Ritt BJERREGAARD (naskiĝis la 19-an de majo 1941 , mortis la 21-an de januaro 2023 ) estis politikistino de Danio . Ŝi interalie plurfoje estis ministrino de Danio, kaj estis membro de la Eŭropa Komisiono Santer , kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999 . En la Eŭropa Komisiono , ŝi prezidis la fakon medio . De 2006 ĝis 2009 ŝi estis ĉefurbestrino de Kopenhago. Ritt Bjerregaard estis membro de la Dana socialdemokratia partio .
Manifestacio kontraŭ Ritt Bjerregaard en 2007 post la malplenigo de Ungdomshuset. Signifo: Ritt disde Kopenhago ... kaj la resto de la urbodelegitaro ankaŭ